Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de marto 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Preĝu kaj petu en ĉiu tempo
preĝu en la Spirito,
kaj viglu por tio en ĉia persisteco,
kaj petegu por ĉiuj sanktuloj.

laŭ Efe 6,18



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke
dum ni ankoraŭ estis pekuloj,
Kristo mortis por ni.

Rom 5,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kun ĝojo vi eliros,
kaj kun paco vi estos kondukataj.

el Jes 55,12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Savanto,
faru min dolĉanima kaj mian koron humila.
Donacu al mi trankvilan spiriton kaj Vian pacon, por ke mi laboru por la paco en la mondo.





supren al la komenco de la paĝo