Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de marto 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Preĝu kaj petu en ĉiu tempo
preĝu en la Spirito,
kaj viglu por tio en ĉia persisteco,
kaj petegu por ĉiuj sanktuloj.

laŭ Efe 6,18



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke
dum ni ankoraŭ estis pekuloj,
Kristo mortis por ni.

Rom 5,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera;
ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras.

el 1 Kro 28,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Dio,
montru al mi, kiel mi povas malgrandigi la ĉagrenon de la mondo.
Helpu min, kiam mi hodiaŭ klopodas malpezigi la ŝarĝon de mia kunhomo.
Plenigu min kun Via kompato.





supren al la komenco de la paĝo