Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de marto 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Preĝu kaj petu en ĉiu tempo preĝu en la Spirito, kaj viglu por tio en ĉia persisteco, kaj petegu por ĉiuj sanktuloj. |
laŭ Efe 6,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. |
Rom 5,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero? |
Psa 10,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, atentigu mian koron je Via volo, por ke mi gloru Vian nomon. Ĉio en mi, kio kontraŭstaras Vin, tamen Vin obeŭ tiel, ke malkaraj vortoj ne malbeligu la plenan harmonion, sed ĉio en mi laŭdu Vian sanktan nomon. |