Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de marto 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Preĝu kaj petu en ĉiu tempo
preĝu en la Spirito,
kaj viglu por tio en ĉia persisteco,
kaj petegu por ĉiuj sanktuloj.

laŭ Efe 6,18



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

el Joh 12,24



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Nia Dio ŝanĝis la malbenon en benon.

el Neĥ 13,2



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
Vi portas min kun tiom da pacienco, helpu min esti pacienca por aliaj.
Montru al mi la benon de la humila pacienco.
Donu ke mi ne ĝenu Vian intencon per miaj propraj pensoj.
Mi atentu kaj atendu Vin.





supren al la komenco de la paĝo