Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de aprilo 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. |
Joh 20,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. |
Psa 51,17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, malfermu miajn okulojn por la mirindaĵoj de Via boneco. Ili ja fariĝis jam tute kutimaj por mi. Mi tutkore laŭdu Vin pro ili, kaj mi ĉiutage denove miru pri ili. |