




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de aprilo 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. |
Joh 20,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Paska Dimanĉo]
Kiam por David alproksimiĝis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene: Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro. Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio. |
el 1 Reĝ 2,1-3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia releviĝinta Sinjoro, mi spertu la forton de Via releviĝo. Donu la vortojn en mian koron, kiuj estas saĝaj kaj kiuj helpas al aliaj. |