Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de aprilo 2022 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. |
Joh 20,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos. |
el Amo 5,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Patro, mi trovu ripozon ĉe Vi. Mi tiel volonte perdas la rapidegemon kaj eniras Vian plenan pacon. Forprenu bonvole ĉian ĝenon kaj malindan zorgemecon. |