Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de aprilo 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. |
Joh 20,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. |
1 Pet 1,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Dimanĉo post Pasko – Quasimodo geniti]
Mi ĝojos pri la Eternulo, mi estos gaja pri la Dio de mia savo. |
el Ĥab 3,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, klinu Vin al Via popolo. Ili vidu Vian gloron kaj ekkonu la veron meze de mensogoj. Kompatu ĉiun, kiu ne volas koni Vin. Veku en ili la sopiron al sankteco, kaj konduku iliajn piedojn sur la vojo de la paco. |