Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de aprilo 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante:
Mi vidis la Sinjoron;
kaj ke li tion diris al ŝi.

Joh 20,18




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj Li juĝos inter la nacioj,
kaj Li decidos pri multaj popoloj;
kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn
kaj el siaj lancoj rikoltilojn.

el Jes 2,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro en la ĉielo,
mi vidu de malproksime Vian tronon de la lumo.
Mia vivo estu plena de respekto.
Mi ankaŭ respektu miajn proksimulojn kaj trovu ilin pli taŭgaj ol mi mem.





supren al la komenco de la paĝo