Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de aprilo 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. |
Joh 20,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvina Pasiona Dimanĉo – Judika]
Anĝelo de Dio vokis Hagaron el la ĉielo, kaj diris al ŝi: Kio estas al vi, Hagar? Ne timu, ĉar Dio aŭdis la voĉon de la knabo el la loko, kie li estas. Leviĝu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, ĉar grandan popolon Mi faros el li. |
el Gen 21,17-18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Releviĝinta Sinjoro kaj Savanto, mi pensu hodiaŭ al Via morto sur la kruco. Via sufero kaj morto plenigu min kun respekto kaj sankta seriozeco. |