Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de majo 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. |
3 Joh 2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. |
2 Kor 5,17
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron. |
1 Sam 3,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, Via beno estas mia feliĉo kaj Via paco mia ripozo. Grace rigardu Viajn kreitaĵojn. Ili ofte pensas tiel strange pri Vi kaj donas al Vi la kulpon pro agoj, kiujn la homoj mem faras. |