Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de majo 2022    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Amato,
mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio,
kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

3 Joh 2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
kaj Vi min sanigis.

Psa 30,3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
la lumo de Via Evangelio penetru mian animon,
por ke la ĉiela semo ĝermu en mi kaj la burĝonoj de ĉio, kio estas bona kaj pura, ekfloru en plena beleco.





supren al la komenco de la paĝo