Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de majo 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. |
3 Joh 2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Glorata estu Dio, kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. |
Psa 66,20
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvina Dimanĉo post Pasko – Rogate]
Mi trairigos ilin tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin. |
laŭ Zeĥ 13,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Savanto de la mondo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj atestas pri Vi, por tiuj, kiuj predikas Vian Evangelion. Ili plenumu sian vokiĝon kun ĝojo. La mondo akceptu ilian ateston. |