Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de junio 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; ĉar la amo estas forta kiel la morto. |
el Kan 8,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Iam en la tempo estonta ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. |
el Jes 2,2.4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Dipatro, mi neniam forgesu, ke mi estas Via infano. Ho, ĉiuj Viaj infanoj ekkonu Vin kiel ilian Patron, kiu tiel amas ilin. Sed Vi havas ankaŭ aliajn infanojn, kiuj ne estas de «nia» stalo. Ni ankaŭ amu ilin plenkore. |