Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de junio 2022 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; ĉar la amo estas forta kiel la morto. |
el Kan 8,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon. |
el Eli 23,25
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)Kompatema Dio, helpu nin labori por la paco en la mondo, en la lando, en la urbo, en la eklezio, en la familio kaj en niaj propraj koroj. |