Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de junio 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; ĉar la amo estas forta kiel la morto. |
el Kan 8,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Pentkosta Dimanĉo]
Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. |
Psa 73,26
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sinjoro Jesuo, instruu al mi ĝuste preĝi. Mia preĝado ne estu dezirlisto; mi forgesu miajn proprajn pensojn kaj nur koncentriĝu je Vi. Mi ankaŭ ne forgesu la homojn por kiuj neniu preĝas. |