Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de junio 2022 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; ĉar la amo estas forta kiel la morto. |
el Kan 8,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. |
Gen 4,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Spirito, mi dankas Vin pro la brilo de ĉi tiu mateno. Ĝi estu en sia pura klareco bildo de mia animo. La lumo de la eterneco penetru en mian koron, tiam mi povos esti ĝoja kaj anonci la bonon de Dio. |