Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de julio 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. |
el Jes 66,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, estu kun la homoj, kiuj preparas sin por la ferioj. Konduku ilin dum la vojaĝoj, gardu ilin kontraŭ akcidentoj kaj benu kaj refreŝigu ilin korpe kaj spirite. |