Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de julio 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon. |
el Psa 138,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Dio, mia ĉiela Patro, mi konfidas min al Vi. Mi faru ĉiujn aferojn en Via lumo. Liberigu min de la faroj de la mallumo, de la kaŝitaj aferoj. Mi servu miajn gefratojn kaj geamikojn ame kaj humile. |