Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de julio 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. |
Efe 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas. |
Psa 119,114
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, benu la kunvenojn de la homoj, kiuj deziras esti disĉiploj de Vi. Benu iliajn vortojn kaj agojn. Benu ilin spirite kaj korpe. Subtenu ilin grace kaj ame. Kaj ili vere amu unu la alian. |