Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de julio 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion |
el Psa 42,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. |
Efe 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris. |
el 1 Reĝ 8,56
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro nia, mi tute dediĉu min al la alia. Donu al mi saĝecon kaj amon por trovi la ĝustajn vortojn, kiuj gajnas la simpation kaj komprenon de la alia. Sen amo ja neniu povas vivi. |