Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de julio 2022    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mia animo soifas Dion,
la vivantan Dion

el Psa 42,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sciigu Liajn farojn inter la popoloj,
memorigu, ke Lia nomo estas alta.

el Jes 12,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Patro, helpu min kredi, ke mi, malfortulo, povas fari grandajn aferojn pro Kristo.
Mi ne pereu en teraj bagatelaĵoj, sed Vi faru el mi infanon, kiu daŭre atendas Vin.
Mi ĉiam pli proksimiĝu al la granda celo de mia vivo.





supren al la komenco de la paĝo