Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de aŭgusto 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo,
ĉar Li venas, por juĝi la teron.

el 1 Kro 16,33



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Nur timu la Eternulon
kaj servu al Li fidele per via tuta koro,
ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.

1 Sam 12,24



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Patro, mi volas hodiaŭ pensi al ĉiuj, kiuj havas malĝojon.
Vi estu kun Via konsolo ĉe ili, por ke ili rimarku la resanigan forton de Via ĉeesto.
Helpu ankaŭ tiujn, kiuj perdis la kuraĝon.
Ili tamen tenu la kredon kaj fidon en Vi.





supren al la komenco de la paĝo