Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de aŭgusto 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio. |
Efe 2,19
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉu ne unu patron ni ĉiuj havas? ĉu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian? |
el Mal 2,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Dio, plenigu min kun via humileco, ĝojo kaj amo. Malmoleco kaj amareco restu malproksime de mi. Mia koro produktu fruktojn de Via spirito je honoro de Via nomo. |