Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de aŭgusto 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron. |
el 1 Kro 16,33
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio. |
Efe 2,19
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj. |
Rea 4,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, mi hodiaŭ faru ion por Vi, kiom ajn malgrandan. Mia laboro estu beno por aliaj. Ĉio, kion mi diras kaj faras, estu plenigata de sankta forto. Mi similu je la bildo de mia Sinjoro. |