




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de septembro 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La saĝecon Dio atribuis al tiuj, kiuj Lin amas. |
laŭ Sir 1,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Daniel iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin. |
el Dan 6,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, aktivigu min por Via servo. Pro tiu servo mi servu al miaj kunhomoj. Mi ne preterpasu iliajn bezonojn, suferojn kaj dolorojn, sed malpezigu iliajn ŝarĝojn. |