




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de septembro 2022 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La saĝecon Dio atribuis al tiuj, kiuj Lin amas. |
laŭ Sir 1,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
el Mat 25,40
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, kion rakontis al ni niaj patroj, tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj. |
el Psa 78,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, fortigu mian kredon, mian esperon kaj mian amon. Mi kuraĝe promenu sur Via vojo. Mi apartenu al tiuj, kiuj ankaŭ amas Vin kaj konas sian vokiĝon kaj celon. Sed mi egale amu aliajn, kiuj ne konas Vin. |