Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de septembro 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La saĝecon Dio atribuis al tiuj, kiuj Lin amas.

laŭ Sir 1,10



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi.

el Mat 25,40



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
sed la lango de saĝuloj sanigas.

Sen 12,18



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, donacu al mi la forton por esti pacienca.
Liberigu min de ĉia ekscitiĝemo.
Gardu min kontraŭ akraj, malafablaj vortoj, memamo kaj senameco.
Mi servu aliajn, sen pensi al mi mem.





supren al la komenco de la paĝo