Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de septembro 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La saĝecon Dio atribuis al tiuj, kiuj Lin amas. |
laŭ Sir 1,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. |
el 1 Pet 5,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Benos nin Dio; kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. |
Psa 67,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, helpu la homojn ĉe la ĉiutaga laboro, kiu ajn ĝi estu. Ni laboru kun ĝojo, ne ĝemante, ne plendante, nur pensante, ke ĉiu laboro estas necesa kaj tial ni ne malestimu ĝin. |