




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de septembro 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La saĝecon Dio atribuis al tiuj, kiuj Lin amas. |
laŭ Sir 1,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon. |
Dan 9,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi deziras preĝi hodiaŭ por tiuj, kiujn mi facile forgesas. Mi preĝas por tiuj, kiujn mi ne amas. Gardu ilin kontraŭ miaj propraj sentoj; sanktigu miajn emojn. Donu al mi kompateman kaj puran koron. |