




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de januaro 2023 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. |
el Gen 1,31
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. |
Rom 8,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. |
el Jes 44,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, konduku nin sur la vojo de la vivo. Montru al ni, ke la larĝa vojo gvidos al sklaveco kaj malbonaj sopiroj donos eternan ĉagrenon. Helpu nin ĉiujn ekkoni la bonon kaj ami ĝin. |