Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de oktobro 2023 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. |
Jak 1,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton. |
1 Joh 4,21
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron. |
Jes 25,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Jesuo Kristo, mi volonte sekvas Vin. Tamen mi ofte forgesas tion, kio plaĉas al Vi. Helpu min pli pensi al mia proksimulo ol al mi mem. |