Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de oktobro 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed estu plenumantoj de la vorto,
kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.

Jak 1,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

Psa 145,15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne mankis eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.

Jos 21,45



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Plejpotenculo, laŭdata estu Via Nomo.
Mi dankas Vin pro la lumo de la eterneco, kiu falas sur mia tera vivovojo.
Mi ĝojas, ĉar mi ne nur ekzistas materie, sed ankaŭ Via Dia vivo estas en mi.
Fajrero de ĝi ekflamigu miajn gekonatojn.





supren al la komenco de la paĝo