Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de oktobro 2023    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed estu plenumantoj de la vorto,
kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.

Jak 1,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.

Psa 145,15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  (Elija preĝis:)
Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

1 Reĝ 18,37



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Eternulo, faru min fidela en miaj devoj.
Plenigu min hodiaŭ per kaj kun la spirito de la amo; tiam mia jugo estos dolĉa kaj mia ŝarĝo malpeza.
Ke ĉiuj homoj vidu sian laboron en Via lumo!





supren al la komenco de la paĝo