Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de novembro 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne venkiĝu de malbono,
sed venku malbonon per bono.

Rom 12,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Ĉiuj Sanktuloj]
 
Rememoru la tempon antikvan,
pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj;
demandu vian patron, kaj li sciigos al vi;
viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.

Rea 32,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Perfekta Dio, ni pensas kaj memoras pri tiuj, kiuj laŭ Via volo vivis kaj laboris, kaj ni admiras ilin.
Ni dankas Vin pro ili kaj pro iliaj bonfaroj, kiuj estis inspiritaj de Vi.





supren al la komenco de la paĝo