




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de novembro 2023 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Li sola etendas la ĉielon, kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, kaj la stelojn de la sudo. |
Ijo 9,8-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sed Vi estas pardonema, por ke Vi estu respektata. |
Psa 130,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj! |
Jes 5,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, gardu min kontraŭ la danĝeroj de la mondo kaj kontraŭ la pasio de senbrida kolero, avareco, egoismo kaj senameco. Anstataŭu tion per Via amo kaj saĝeco kaj paco. |