




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de novembro 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Li sola etendas la ĉielon, kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, kaj la stelojn de la sudo. |
Ijo 9,8-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Trialasta Dimanĉo de la Liturgia Jaro]
Kaj li (Jozef) forsendis siajn fratojn, kaj ili iris. Kaj li diris al ili: Ne malpacu dum la vojo. |
Gen 45,24
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Estu, ho Patro, tie, kie nuntempe estas tre mallume kaj tre malvarme. Oni ne perdu la kuraĝon, sed Vi helpu por varmigi per amo kaj amikeco la korojn kaj por lumigi la mallumajn lokojn. |