Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de novembro 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.

Sen 14,34



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Pentotago]
 
Kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
Se li volus havi kun Li juĝan disputon,
li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.

el Ijo 9,2-3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la komenco kaj de la fino, tenu ĉiujn homojn en Via mano.
Helpu, subtenu, gardu kaj ŝirmu precipe tiujn homojn, al kiuj daŭre okazas maljusteco.
Ili trovu ripozon kaj pacon ĉe Vi.
Ni daŭre laboru por la bonfarto de la homoj.





supren al la komenco de la paĝo