
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de novembro 2023 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)| 
Vi estas Tiu, kiu min vidas. | 
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)| 
Li sola etendas la ĉielon, kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, kaj la stelojn de la sudo.  | 
Ijo 9,8-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)| 
Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo. | 
el 2 Kor 5,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)| 
Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. | 
el Eli 24,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)| 
Ho Patro, gardu la homojn, kiuj troviĝas sur la maro, en la aero, sub la terfaco. Ŝirmu ilin kontraŭ ŝtormo, ventego, fulmotondro, malvarmego kaj terskuo. Ili sentu sin sekuraj en Via mano.  | 
