




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de novembro 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Li sola etendas la ĉielon, kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, kaj la stelojn de la sudo. |
Ijo 9,8-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu. |
el Zeĥ 7,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Denove mi petas Vian helpon, Sinjoro, dankante Vin samtempe pro Viaj bonagoj. Estu kun tiuj, kiuj malsatas, soifas, suferas, kiuj estas malliberaj aŭ rifuĝintoj, kiuj estas forgesitaj aŭ mortpafotaj aŭ mortantaj pro malsato, kie ajn ili troviĝu. |