Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de novembro 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Viaj lumboj estu zonitaj,
kaj viaj lampoj estu brulantaj.

Luk 12,35



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco,
kaj sanigo estos en ĝiaj radioj.

el Mal 3,20



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi dankas vin pro ciuj, kiuj jam eniris en Vian ripozon.
La firma espero je mia ĉiela heredaĵo prilumu mian teran laboron.
Mi ne ripozu antaŭ ol mi estas farinta mian plej grandan eblon por mia kunhomo, por ke ankaŭ tiu ekkonu Vin kiel Savanton de la mondo, en kiu estas eterna vivo.





supren al la komenco de la paĝo