




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de decembro 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. |
Luk 2,30-31
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Dua Dimanĉo de Advento]
Kie estas dio en la ĉielo aŭ sur la tero, kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco? |
el Rea 3,24
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)Patro de la amo, la pliaĝuloj helpu la gejunulojn, kiuj protestas kontraŭ la maljusteco, kie popolo ekstermas alian popolon per ĉiaj rimedoj. |