Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de decembro 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj.

Luk 2,30-31



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,
ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

el Luk 21,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango,
jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.

Psa 139,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio, riĉa en kompato, mi preĝas por la perditoj, por la vagantoj, por la rifuĝintoj kie ajn, por tiuj, kiuj ne estas akceptataj.
Pretigu multajn korojn por helpi ilin.
Vi mem konduku ilin al Via patra koro.





supren al la komenco de la paĝo