Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de decembro 2023 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. |
Luk 2,30-31
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo: Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satiĝu per ili. |
el Joe 2,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, Vi ĝojas, kiam Via infano estas feliĉa. Ĝia feliĉo estu sincera kaj transdonata al aliaj. Vi estu dankata kaj honorata pro ĉi tiu tago. |