




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de decembro 2023 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. |
Luk 2,30-31
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas. |
el Psa 31,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, donu al mi la emon, tute dediĉi min al mia proksimulo, se tiu bezonas min. Amaj pensoj ĉirkaŭu la alian, kaj mi disdonu amon, amikecon, trankvilecon kaj fidelecon. Provizu min. |