Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 23a de decembro 2023    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj.

Luk 2,30-31



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

el Jes 40,3.10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon,
kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.

Hoŝ 6,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Jam alproksimiĝas la Kristnaskfesto.
Benu, ho Kreinto, ĉiujn homojn, ankaŭ tiujn, kiuj neniam aŭdis pri la naskiĝo de Via Filo, aŭ tiujn, kiuj ne povas kredi, ke la Bebo en la staltrogo estas Via Filo, naskita de la Virgulino Maria, kiun Vi elektis kiel Lian Patrinon.
Dankon pro ŝia sindono!





supren al la komenco de la paĝo