Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de februaro 2023 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio. |
el Gen 21,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi. |
el Zeĥ 1,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro, nova monato komenciĝas. Helpu nin komenci kaj fini ĝin en Via spirito kaj je Via honoro. Ni plenumu Viajn ordonojn kaj trovu en ili nian ĝojon. |