![Esperante Adoru](/urban/static/fontoj.jpg)
![](/urban/static/password-icon-quer.png)
![](/urban/static/d.jpg)
![](/urban/static/en.gif)
![](/urban/static/fr.gif)
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de februaro 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio. |
el Gen 21,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj. Kiel floro li elkreskas kaj velkas; li forkuras kiel ombro kaj ne restas. |
Ijo 14,1-2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, Via sankta spirito estu hodiaŭ ĉe mi kaj laboru en mi. Ĉiun tagon mi dediĉu min al Vi kaj al la miaj; kaj mia laboro por tiuj, kiuj suferas, estu sanktigata en Vi. |