Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de februaro 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Sara diris:
Ridindaĵon faris al mi Dio.

el Gen 21,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Super vi brilos la Eternulo,
kaj Lia majesto aperos super vi.

el Jes 60,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho, via perverseco!
Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo?
ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris?
kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?

Jes 29,16



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
mi vidu miajn malbonajn agojn en Via lumo kaj ne en la ombro de homa juĝo.
En Via lumo mi nur vidas lumon!





supren al la komenco de la paĝo