




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de marto 2023 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? |
Rom 8,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. |
Rom 5,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izrael. |
Psa 121,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Sinjoro, mi deziras komenci mian taglaboron kun Vi. Subtenu mian malfortecon per Via forto kaj fortigu min, por ke mi plenumu Vian volon kun ĝojo. |